La Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK) ŝanĝas la formaton de
la 42-a sesio en 2011! Anstataŭ la tri-semajna daŭro, NASK okazigos
mallongan sesion de nur sep tagoj de intensa instruado dum la usona feria
semajno de la 4-a de julio (2-10-a de julio 2011). Tiu ŝanĝo estas farita
por allogi la lernantojn kiuj ne havas sufiĉe da feria tempo aŭ mono por
pli longa sesio. La loko - la sunplena kampuso de la Universitato de
Kalifornio, San Diego (UCSD) - restas la sama. Ĉiu inter la aĝoj 16 kaj
96 (aŭ eĉ pli) de ĉie en la mondo estas bonvenaj!
Mallonga tempo kaj malmultekosta kursaro (kiu ne enkalkuliĝas kiel
universitata studo) ebligas pli da libereco en la aranĝoj. Pro la lunda
feria tago en Usono, la usonanoj devos foresti de la laborejo nur kvar
tagojn (kvin por ne-usonanoj). Vi povas do alveni sabaton, la duan de
julio, kaj foriri jam la dekan.
Partoprenantoj loĝos kvarope en apartamentoj kun individuaj dormĉambroj,
kun tri manĝoj tage, en la apartamentejo "Internacia Domo". La manĝejo
kaj klasĉambroj situas apude. Oni povas profunde studi Esperanton kaj eĉ
havi tempon partopreni la usonan feston de la Sendependec-Tago kun
piroteknikaĵoj en la apuda urbeto La Jolla!
Birke Dockhorn el Germanujo, Bertilo Wennergren el Svedujo kaj Lee Miller
el Usono planas divers-nivelajn formalajn klasojn ĉiutage kun kromaj
programeroj en la posttagmezo kaj vespero. Hoss Firooznia, help-instruisto,
gvidos ekskursojn kaj prizorgos la eksterlecionajn eventojn. Grant Goodall,
profesoro en la Universitato de Kalifornio en San Diego kaj direktoro de
ties lingva fako, estros la kursaron. Estas jam la dua fojo por ĉi tiu
teamo, kiu sukcese kuninstruis en 2008.
Ĉi-jare estas rabatita prezo por ĉiuj, kiuj aliĝos antaŭ la 15-a de
marto (865 USD), kaj estas aparta prezo por plentempaj studentoj kaj
latin-amerikanoj (665 USD antaŭ la 15-a de marto), ĉio inkluzivita. Pli
da detaloj kaj fotoj troviĝas ĉe: http://esperanto.org/nask; informoj pri
prezoj kaj pag-manieroj: http://esperantic.org/eo/edukado/nask
. Por informoj pri registriĝo, stipendioj ktp., kontaktu la
administranton, Ellen Eddy: eddyellen(ĉe)aol.com .